Ĉu vi havas planojn post la somero?
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum
10-18 monatoj ekde septembro 2010 (preciza dato laŭ interkonsento). la
limdato por kandidatiĝi estas la 15a de aŭgusto. Ne hezitu jam pli frue
sendi mesaĝon al ni, se vi intencas volontuli.
TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo,
kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo
signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe
signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La
estraro limigas la daŭron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel
ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos
memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube menciitajn
taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.
La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj
estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj
interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj de TEJO.
Por pliaj detaloj pri la bezonataj konoj, la laboro, kaj la kandidatiĝo,
vizitu http://tejo.org/eo/volontulu
Amike, Aleks